Ingo Cesaro: 

 

Stutgarta Aleo 31

 

 

 

Ingo Cesaro, Kronaĥano, aŭtoro kaj kulturperanto, verkas poemojn kaj rakontaĵojn. Jen unu el ili, en kiu montriĝas lia groteska fantazio.

 

        Adreso kiaj multaj. Modesta ligna barilo al la stratflanko, malgranda lignopordeto kun du ŝildoj. „Mordema hundo“ kaj apude malgranda nomŝildeto „D-ro Wich“. Tiel longe kiel mi memoras, la Wich-oj loĝis en ĉitiu domo. Malantaŭ granda herbejo, dense priplantita per fruktoarboj, staras la sabloŝtona domo. Ĝi aspektas kiel kasteleto. En la ĝardeno malantaŭ la domo estas lageto, en kiun ni ĵetis en la nokto la dumtage kaptitajn ranojn kaj bufojn. Ni transgrimpis ĉiam la barilon ĉe la dorsoflanko de la tereno, el la direkto de la Violvojeto. – Memoroj el la infanaĝo, kiuj altrudiĝas, kiam mi preterpasas la domon Stutgarta Aleo 31.

 

       Tre malofte, maksimume je Kristnasko kaj Pasko, videblis infanoj de nia aĝo sur la teraso, kelkfoje ankaŭ en la fenestro. Mi memoras, ke ili frekventis lernejon eksterlande. Ni ne renkontiĝis rekte. Tiel ne estis miraklo, ke ĉitiu domo en nia infaneca fantazio formiĝis mistera kastelo, el kastelo iĝis ublieto, ankaŭ burgo de rabistaj kavaliroj, ĉiam depende de niaj ludoj. Ĉiujn enigmecajn mortokazojn ni interligis kun ĉi tiu domo. Kiam okazis ŝteloj, ni estis konvinkitaj, ke la predo nur povas esti kaŝita en la kelo de ĉi tiu domo.

 

       La ŝildon „Mordema hundo“ ni timis iomete. Tial ni aperigis la pordeton, ĉiam, kiam ni preterpasis, por ebligi al la mordema hundo la forkuron. Nur se ĝi estis for, ni povis esplori la domon kaj la ĝardenon. Kiam ni alportis ranojn kaj bufojn, kelkaj el ni iris al antaŭe al la pordeto, por forlogi la hundon, kaze ke ĝi dumnokte libere ĉirkaŭvagadus.

 

       Spektante el la fenestro de mia studkabineto mi ekvidas rekte la fruktoarbojn, kiuj igas la ĝardenon malantaŭan de la domo kvazaŭ ĝangalo. Mi havis ja antaŭ kelkaj jaroj la eblecon akiri konstrulokon en la Violvojeto rekte vidalvide de la tereno Stutgarta Aleo 31. La Wich-oj devis subskribi la konstruplanojn antaŭ ol tiuj povis esti prezentataj ĉe la urba konstruoficejo. Mi anoncis min per telefono. D-ro Wich, sciencisto, legeblis en la telefonlibro. El la distanco mi kelkfoje estis vidinta lin, ankaŭ lian edzinon, kaj unufoje mi salutis trans la straton, kiam ambaŭ staris malantaŭ la domo en la ĝardeno.

 

       Antaŭ la Stutgarta Aleo 31 mi transiris la ĝardenon en la direkto al la doma enirejo. Mi notis, ke ĉirkaŭ la domo staris iaj tropikaj plantoj, altaj kiel arbustoj, kies branĉoj suprenkreskis ankaŭ la domomurojn. Ĝis kiam d-ro Wich post mia sonorigado malfermis la dompordon, mi ankoraŭ rapide klopodis deŝiri almenaŭ unu folion de tiuj strangaj plantoj, sed mi ne sukcesis. Anstataŭ tio mia mano ekjukis. Kiam mi alrigardis ĝin, ĝi estis ruĝa kaj jukis ankoraŭ plie. Speco de ekzemo.

 

       D-ro Wich mallonge inspektis la planon, poste li subskribis, dum lia edzino rigardis super lian ŝultron. Pala, magra virino ĉirkaŭ la kvardekoj. La ĉambro estis grandega. Preskaŭ en la mezo staris granda ronda tablo kaj senorde en la salono la plej diversaj seĝmebloj. Seĝoj, foteloj, du lulseĝoj, taburetoj kaj du mallarĝaj sofoj. Slaboj surplanke, la muroj krude pucitaj. En masivaj, tro masivaj kadroj pendis kelkaj fotoj.

 

       „Je bona najbareco,“ mi diris adiaŭe. La virino akompanis min al la pordo. Ŝi ŝanis al mi esti kaptitino, servutulino, deportita en foran landon, vendita sur sklavomerkato. Tiaj frenezaj pensoj invadis min, dum mi tenis ŝian manon, multe tro longe.

 

       La dermatologo esploris la ekzantemon sur mia mano kaj diagnozis fortan iriton, kaŭzitan per veneno, kian disŝpruĉigas karnovoroj por senkonsciigi aŭ paralizi siajn viktimojn. Mi povis preskaŭ ne kredi, ke karnovoraj plantoj kreskis tiel alten kiel arbustoj. Post kelkaj semajnoj la ekzantemo estis malaperinta. Sekve mi evitis konfesi al la kuracisto, ke mi estis provinta deŝiri folion disde arbo, eĉ sur fremda tereno.

 

       Ankoraŭ el la kruda masonaĵo, de plej supre sub la tegmento mi konstatis, ke la domon mi povis facile rigardi trans la fruktoarbojn. Jam dum la printempo la plantoj kreskis super la domon ĝis la tegmento. Unuopaj branĉetoj kreskis preskaŭ unu ĝis unu kaj duonan metron ĉielen. Kiel brakoj de dronanto.

 

       La plantoj, plantitaj en la distanco de tri, kvar metroj de la domo, distingiĝis jam per sia  intensa verdo de la aliaj arboj kaj arbustoj. Kaj ili kreskis kaj kreskegis. La branĉetoj de la arbustoj estis eble ses metrojn longaj, multaj el ili kreskis ankaŭ malsupren, kreskis trans la herbejon, kelkaj ankaŭ supren ĉe la trunkoj de la najbaraj fruktarboj. Dum la somero mi rimarkis la verdon de tiuj al mi nekonataj plantoj ene de la foliaro de la fruktarboj, kiuj poste flaviĝis. Somermeze tiuj fruktarboj deĵetis siajn foliojn.

 

       Iun nokton mi aŭdis detranse el la ĝardeno ŝuŝajn bruojn. Estis plenluno. Per mia noktobinoklo mi ekkonis d-ron Wich, kiu svingis maĉeton batalante kontraŭ la karnovoroj, kiuj kreskis laŭlonge de la tero kaj estis atingintaj la fruktoarbojn. Ankaŭ la fenestrojn li liberigis per fortaj batoj en la sekvanta nokto. Dehakinte unu branĉeton li ŝtopis ĝin en grandan kartonskatolon. Li portis ŝirmvestaĵon, kian mi estis vidinta similan en filmo, kiu montris laborantojn en nukleenergia centralo. Do li konis la danĝerecon de siaj plantoj kaj ne ebligis al ili ŝprucigi ilian venonon sur sian haŭton. Malgraŭ la aspra klimato de la mezalta montaro tiuj tropikaj kreskaĵoj prosperis tiel bone, ke eĉ sciencisto kia d-ro Wich devis esti surprizita.

 

       Semajnojn poste mi observis lin dumnokte trasegantan per elektrosegilo la trunkojn, kiuj staris ĉe la domomuro. Dum malmultaj tagoj la plantoj iĝis tute brunaj, sed el la tranĉofaco elkreskegis novaj verdaj ŝosoj, kiuj volve grimpis supren ĉe la brunaj branĉetoj kaj kreskadis ĉiam pli alten fine superante ilin.

 

       Mi estis fotinta la plantojn el mia domo per pruntita teleobjektivo kaj estis sendinta ties pligrandigitajn fotoprintojn al la tropikinstituto. De tie mi ricevis precizan traktaton pri karnovoroj, kiuj hejmas en la regiono de la Amazono kaj krome kreskis ĝis nun nur tie. Ĉi tie en nia malmilda klimato oni koncedis al la plantoj eblecojn de supervivado nur en varmkulturejoj. Per la scienca pruntoservo mi venigis librojn, kiuj estis menciataj en la raporto de la tropikinstituto kiel fontoj. Malsanaj kaj feblaj simioj, ankaŭ grandaj birdoj, serpentoj, lacertoj kaj tiel plu utilis kiel nutraĵo por tiu vere agresema  speco, kiel raportis esploristo el la amazona regiono. Li avertis ankaŭ pri la veneno, kiu povas havi efikon ĝis la paralizo de malfortetaj homoj. Similajn timojn mi legis en raporto skribita de iu misiisto.

 

       Mi devis pensi al la pala virino en la vidalvida domo. Ĉu ŝi sciis pri la danĝero de tiuj arbustoj kaj, jeskaze, kiel ŝi defendu sin kontraŭ ties agresemon, kontraŭ la avideco al ĉia speco de viando? Ĉi tie ĉe ni ja ne ekzistas  malsanaj aŭ feblaj simioj, preskaŭ ne grandaj birdoj kaj tute malofte serpentoj kaj lacertoj. Pro tio do ankaŭ la kaptiloj surtere, la atako kontraŭ la fruktoarboj, por kapti birdojn nenion antaŭsupozantajn, eble eĉ katojn! Nenia birdopepo venis transen el la areo, morta silento. Kie estis restintaj la birdoj?

 

       Ĉar mi ek de jaroj suferis je perturboj de la dormo, mi sidis nokte multajn horojn ĉe la fenestro observante la terenon, la karnovorajn plantojn kaj precipe d-ron Wich, kiu ekaktivis nur dumnokte. Ĉiuj liaj faroj estis direktataj kontraŭ tiuj plantoj. Por sole teni liberaj la fenestrojn, li devis kelkfoje dum unu monato funkciigi sian elektrosegilon. Ĉe la trunkoj mem li ne plu segis, ĉar li certe estis surprizita de la elkreskaĵoj, al kiuj li tiamaniere estis ebliginta la senbridan disvastiĝon. Kiam oni en la urbeto parolis pri hundokaptantoj, kiuj ankaŭ ĉi tie kaptis hundojn por vivisekcioj, tio min subite pensigis al la karnovoraj plantoj. Same kiel iam en la infaneco mi ankaŭ nun asociis ĉion ne tuj klarigeblan kun tiu mistera domo. Ĉar mi konis la danĝerecon de tiuj plantoj, kiuj dum jaroj, turmentitaj per malsato, estis ricevintaj maksimume etajn mordaĵetojn. Pro tio klariĝis la giganta emo kreskegi tiele malgraŭ la malfavoraj klimataj kondiĉoj.

 

       Iun tagon malaperis sepjara knabino sen lasi spurojn. Speciala komisiono de la kriminala polico estis instalata por la klarigado. Hektike oni laboris. Cent aŭ pli da spuroj estis sekvataj, neniu kondukis antaŭen, eĉ ne unu paŝon. La knabino restis perdiĝe. La lastan fojon ŝi estis vidita sur sia biciklo veturante tra la Stutgarta Aleo direkten al la urbocentro. La polico asignis min. Kion mi sciis, tion mi ne plu povis prisilenti. D-ro Wich komprenus min, ĉar ne estis direktate kontraŭ li, sed koncernis laŭ mi nur la sekurecon de la infanoj, ankaŭ tiun de lia edzino, kiun mi en sonĝoj jam vidis stringitan per plantobrakoj, preskaŭ senkonscian. Kaj mi, mi devis en tiuj sonĝoj spekti senage, mem jam paralizita kaj perforte ekstradiciita al la avidaj plantoj.

 

       La telefono suprensaltigis min. „Hilde Wich,“ diris mallaŭte iu voĉo, „jen parolas Hilde Wich.“ Iamaniere mi estis surprizita, elbuŝigis nur grakadon. Fine mi diris: „Jes, mi konas vin.“ „Bonvolu  ne iri al la polico,“ ŝi diris insiste petante. Mi estis perpleksa. „Ni supozas,“ diris Hilde Wich, „ni supozas, ke vi estas informita, ĉar vi observis mian edzon, kiam li pritondis la sovaĝajn ŝosojn de la arbusto, detranĉis branĉojn aŭ liberigis niajn fenestrojn de la kreskegantaj plantoj.“ Streĉe mi pripensis, kion mi respondu al ŝi. „Vi kunligas la malaperon de la knabino kun ni,“ ŝi diris. „Mi havis tiajn pensojn,“ mi konfesis. „Vidu, ni supozis tion.“ „Kion oni kutime pensas,“ mi mildigis mian diraĵon. „Mi povas kvietigi vin, ni ne respondecas pri la malapero de la knabino,“ ŝi diris. Post ioma paŭzo ŝi demandis: „Ĉu vi kredas min?” „Ne estu maltrankvila,” mi diris, „mi ne iros al la polico, kvankam mi timas pri vi.” „Ĉu timo pri mi?” Hilde Wich ridis. Estis nenatura rido. „Dankon,” ŝi flustris. „Mi parolas serioze,”  mi diris ankoraŭ rapide, „tiaj plantoj ektimas nenion; kiu estas sub ilia violento, estas perdita.” Ili estas fascinaj,” ŝi flustris, estas ludo ...” Je vivo kaj morto,” mi ekscitite interrompis ŝin. Iru el la domo!”  „Ĉu foriri?” „Fuĝu, dum eblas ankoraŭ,“ mi petis ŝin. „Dankon, ke vi ne iras al la polico,“ ŝi diris kaj ĉesis.

 

       Mi iris al la fenestro kaj rigardis transen. Iel ŝajnis al mi, kvazaŭ moviĝus ombro malantaŭ unu el la preskaŭ tute superkreskitaj fenestroj. Ĉu Hilde Wich? Aŭ ĉu la domo estis la ankoraŭ plej sekura loko por la geedzoj Wich? Ĉitiu penso lasis min tute ne trankvila. Ekstere de la domo la plantoj certe trovus iun artifikon pro ĉirkaŭpreni ambaŭ. – La malaperinta knabino neniam estas trovita. – Hilde Wich sciis pri la danĝereco de la arbustoj, car ŝi estis alvokinta min supozante mian kombinadon, divenante miajn mornajn pensojn.

 

       La sekva vintro estis tiel severa, kiel neniam dum jardekoj. Verŝajne mi estis la unusola homo en nia urbeto, kiu ĝojis pri tio. Eble ankaŭ d-ro Wich kaj lia edzino. Tia vintro, mi konkludis, ne lasis al tiuj plantoj eblecon por la travivado. Kial do, mi ofte pensis, kial do d-ro Wich ne agas nun kontraŭ la plantoj perfroste rigidaj? Kial li faru, ĉar la frosto faras la laboron por li, mi klarigis al mi lian nenionfaradon. En la noktoj la termometro montris pli ol tridek minusajn gradojn.

 

       Dum la daŭro de tiu vintro mi fine sukcesis legi librojn. Eĉ miaj dormoperturboj pliboniĝis. Ekzistis denove noktoj, kiujn mi seninterrompe tradormis. Kaj dum kiuj mi havis malpli da koŝmaroj.

 

       Kiam printempe videbliĝis la unuaj verdaj folietoj sur la fruktoarboj, la karnovoroj restis brunaj kaj velkaj. Nun estintus la tempo por forigi la putraĵon. Sed tiam renversiĝis la eventoj. D-ro Wich estis provinta agi kontraŭ la brunaj arbustoj per la maĉeto, sed li ne sukcesis. En la frua somero la arbustoj kreskegis ĝis al la firsto, aliaj branĉetoj kreskis direkten al la fruktoarboj, estis horore. Ankaŭ d-ro Wich estis verŝajne surprizita. La folioj montris intensan verdon kaj d-ro Wich estis devigata pli kaj pli ofte tranĉe malkovri la fenestrojn. Ankaŭ la vojoj al la domo neniam antaŭe estis tiel dense superkreskegitaj. Ŝajnis al mi, ke la plantoj estis pli avidaj ol iam.

 

       Fine de julio la domo estis tute malaperinta sub tiuj karnovoraj plantoj. Nur la formo de ilia kreskaĵo malkaŝis, ke sub ili troviĝis domo. D-ro Wich jam tutajn tagojn ne plu estis provinta maldensigi la branĉojn antaŭ la fenestroj. Mi zorge cerbumadis. Kiam mi fine decidis telefoni, mi vane aŭskultis atente je la voksignalo. Neniu eklevis la aŭskultilon. Eble ili tamen estis sekvintaj mian konsilon kaj fuĝis, mi esperis, ĉar la ĉirkaŭvolvita domo alikaze iĝintus por ili kaptilo. Ĉe la polico daŭris longe, ĝis iu oficisto estis entute preta aŭskulti  miajn supozojn. Li promesis okupiĝi pri la afero, sed mi konstatis mokan nuancon en lia voĉo. Daŭris du tagojn, ĝis finfine haltis patrolaŭto antaŭ la domo kaj du policanoj ĉirkaŭiris en la ĝardeno. Verŝane unu el la oficistoj estis kontaktiĝinta kun la plantoj, ĉar li sakris laŭte. Tra la kampobinoklo mi vidis, ke li frotis sian manon. Tio devas pensigi lin, mi ĝojis. Plej laste  la dermatologo rakontos al li pri la veneno de la karnovoroj. Mi trotaksis lin. Mi ne ricevis informojn de la policejo. Memkompreneble kreskis mia maltrankvilo.

 

       Aŭtune taĉmento de la Teknika Helpservo penetris en la domon Stutgarta Aleo 31. Mi sidis sur mia gvatejo. Intertempe la plantoj estis rompintaj la fenestrovitrojn. Ekipite  per ŝirmvestoj, oni disŝprucigis iun fluidaĵon, kiu fakte dissolvis la plantojn. Do ili ne transprenis iun riskon. La komandejo por tiu ĉi operacio troviĝis en veturilo, kiu staris en la violvojo 11, do rekte antaŭ mia domo. Pro tio mi povis  ĉe la iom malfermita fenestro aŭdi, kion la homoj raportis el la domo al la komandejo.

 

       En la dormoĉambro ili trovis homajn ostojn. Kun blua blinklumo kvar policaŭtoj, krome sukurista aŭto rapidegis al la loko de la operacio. Iomete malfrue. El la mansardo oni anoncis plian ostotrovaĵon. La plantoj estis malebligintaj la fuĝon, estis kaptintaj la eskapemulon aŭ la gefuĝontojn supre en la mansardo.

 

       La domo estis barata. Scivemuloj kunkuris, diskutadis ĝis malfrue en la nokton. Ili multobliĝis plu. Pli poste ili eĉ trapuŝis mian ĝardenbarilon. La ekscito en la urbeto estis granda, ĉar neniu estis konjektinta ion pri la karnovoraj plantoj. Oni supozis kontraŭe en la domo la kaŝejon de iu amasmurdisto. – Onidiroj transturniĝis.

 

       Mia antaŭsento estis konfirmata, kiam la rezulto de la esplorado legiĝis en la gazeto. Temis pri la ostoj de d-ro Wich kaj lia edzino. Eraro ne eblis, la dentaroj pruvis ĝin tute klare.

 

                                                             

Tradukis el la germana:   Gosbert Gehlert, Armin Grötzner, Sigbert Herrgesell, Brunhilde Lorenz