Heinrich von Kleist (1777 – 1811):

La almozulino de Lokarno  

(1810)

Ĉepiede de la Alpoj, proksime de Lokarno, en la supra Italio situis malnova al iu markizo apartenanta kastelo, kiun oni venante de la San Gotardo vidas nun kiel rubajn ruinojn: kastelo kun altaj kaj volumenaj ĉambroj, en kies unu iam malsana oldulino, kiu almozopetante aperintis antaŭ la pordo, estis far la dommastrino kompate kuŝiginta sur substernita pajlo. La markizo, kiu revenante de la ĉasado hazarde eniris la ĉambron, kie li kutime demetis sian pafilon, indigne ordonis al la virinaĉo, ke ŝi leviĝu el la angulo, en kiu ŝi kuŝis, kaj retiriĝu malantaŭ la fornon. Kiam la virino leviĝis, ŝi glitfalis pro la lambastono sur la glata planko kaj lezis sin danĝere la lumbon tiel, ke kvankam ŝi kun nedirebla peno ekstaris kaj laŭordone  trapasis la ĉambron, sed malantaŭ la forno kun mizera ĝemado sinkis teren kaj mortis.

 

Post kelkaj jaroj, ĉar la markizo pro milito kaj misrikolto estis falinta en duban havaĵsituacion, aperis ĉe li kavaliro el Florenco, kiu emis aĉeti la kastelon pro ties bela situo.

La markizo, kiu multe interesiĝis je la negoco, taskis al sia edzino loĝigi la fremdulon en la supre menciita neuzata ĉambro, kiu estis tre bele kaj pompe meblita.

Sed kiel embarasita estis la geedza paro, kiam la kavaliro meze en la nokto venis al ili pala kaj konfuzita de supre kaj emfaze asertis, ke fantomas en la ĉambro, ĉar io nevidebla kun sono, kvazaŭ ĝi, kuŝinte sur pajlo, leviĝis en la ĉambroangulo kaj poste kun aŭdeblaj paŝoj iris lante kaj kaduke trans la ĉambron kaj sinkis teren malantaŭ la fornon kun mizera ĝemegado.

 

La markizo, ektimigita – li mem tute ne sciis la kialon – priridis  la kavaliron kun falsa gajeco kaj diris, ke li tuj volas ellitiĝi kaj pasigi la nokton kun li en la ĉambro por trankviligi lin.

Sed la kavaliro petis la komplezon, ke al si estu permesate tranokti sur fotelo en lia dormoĉambro; kaj kiam venis la mateno, li ordonis aljungi, adiaŭis kaj ekvojaĝis.

 

Tiu ĉi incidento, kiu kaŭzis eksterordinaran sensacion, fortimigis plurajn aĉetemulojn en por la markizo tre malagrabla maniero. Tiel okazis, ke li decidis esplori la aferon dum la venonta  nokto, post kiam inter lia servistaro estis ekestinta mirige kaj nekompreneble la famo, ke en la ĉambro je la noktomezo hantas. Ĉi tiun onidiron li intencis elimini kun decida proceduro. Pro tio li ordonis komence de la krepusko meti sian liton en la cititan ĉambron kaj atendis sendorme la meznokton. Sed kiel li estis afekciata, kiam fakte je la fantomeca horo li sentis la nekompreneblan sonon. Estis, kvazaŭ homo leviĝas el la pajlo, kiu sub li kraketas, iras trans la ĉambron kaj sinkas teren malantaŭ la fornon kun mizera ĝemegado.

 

La alian matenon, kiam li venis desupre, la markizino demandis lin, kian efikon havis la esploro; kaj ĉar li ĉirkaŭspektis kun timemaj kaj malcertaj rigardoj kaj riglinte la pordon firmigis, ke la fantomado ĝustas, ŝi ektimegis kiel neniam dum sia vivo kaj petis lin, antaŭ ol li aperigus la aferon, denove en sia ĉeesto fridsange ekzami ĝin. Sed ili fakte aŭdis kune kun fidela servisto, kiun ili igis akompani sin, en la sekva nokto la saman nekompreneble hantan sonon; kaj sole la urĝa deziro nepre liberigi sin forvende de la kastelo, ebligis al ili subpremi la hororon, kiu ĉeeste de la servisto ilin invadis, kaj submeti al la okazaĵo iun ajn negravan kaj hazardan kaŭzon, kiu devus esti eltrovota.

 

Je la vespero de la tria tago, kiam ili ambaŭ, por ĝisfunden esplori la aferon, supreniris kun korfrapado la ŝtuparon al la gastĉambro, hazarde aliĝis antaŭ la pordo la familia hundo, kiun oni estis elĉeniginta, tiel, ke ambaŭ sen klarigi la decidon, eble senintence kun la deziro havi ĉe si ankoraŭ ion trian krom sin mem, kunprenis la hundon en la ĉambron. La geedzoj, du lumojn sur la tablo, la markizino tute vestita, la markizo apud si spadon kaj pistolojn, kiujn li estis elpreninta el ŝranko, sidiĝis ĉirkaŭ la dekunua horo, ambaŭ sur siajn litojn; kaj dum ili klopadas laŭeble bone konversacii, la hundo ekkuŝas kaŭre kuntirante kapon kaj gambojn enmeze de la ĉambro kaj ekdormas. Poste, precize je la meznokto, aŭdiĝas denove la horora sono; iu, kiun neniu povas vidi, leviĝas sur lambastonoj en la ĉambra angulo; oni aŭdas kraketi sub li la pajlon kaj dum la unua paŝo: tap! tap! vekiĝas la hundo, ekstaras subite de la planko starigante la orelojn,  kaj graŭlante kaj bojante ĝi retiriĝas al la forno, kvazaŭ iu homo kontraŭirus al ĝi.

 

Rigardante tion la markizino ĵetas sin kun hirtiĝantaj haroj el la ĉambro; kaj dum la markizo kaptinte la spadon krias: kiu ĉeestas? kaj neniu respondante al li, freneze trabatas la aeron en ĉiun direkton, ŝi ordonas aljungi decidiĝinta tujmomente ekveturi al la urbo. Sed antaŭ ol ŝi  estis kunpakinta kelkajn aĵojn kaj estis elveturinta kun brua klakado el la pordego, ŝi jam vidas ĉirkaŭe la kastelon tute ekbrulantan en flamoj.  La markizo, venkita de terurego estis preninta kandelon, kaj tedita pri la vivo li ekbruligis ĝin ĉie kovritan per paneloj ĉe ĉiuj kvar anguloj. Sensukcese ŝi sendis servistojn enen por savi la mizerulon; li jam estis pereinta en plej kurdela maniero, kaj eĉ nun kuŝas ankoraŭ, kunportitaj far la kamparanoj, lia blankaj ostoj en la angulo de tiu ĉambro, el kiu li estis ordoninta leviĝi la almozulinon de Lokarno. 

 

Tradukis: Brunhilde Lorenz, Siegbert Herrgesell kaj Armin Grötzner