La fantomkastelo sur la „Grafe“

Ĉirkaŭ tridek kilometrojn norde de la suprafrankonia urbo Kronaĥ, ne tre fore de la landlimo inter la germanaj landoj Bavario kaj Turingio situas la urbeto Ludwigsstadt kaj

en ties proksimeco la loko „Ottendorf“, fondaĵo de la grafo Otto de Orlamünde-Lauenstein. Tuj malantaŭ la vilaĝo etendiĝas dezerta  tereno, kiu estas nekultivata

kaj tute kovrata per rompitaj ŝtonoj. Laŭdire fantomadas tie en certaj somernoktoj; kaj ĉiuj faras grandan ĉirkaŭvojon, kiam ili devas preterpasi tie dumnokte.

 

Grafe  nomas la popolo ĉi tiun lokon, ĉar antaŭ longa tempo staris precize tie kastelo, en kiu laŭ la onidiro la grafo Otto tre frivole vivaĉis kun siaj drinkkameradoj.

Sed finfine la grafo devis forlasi la landon, ĉar li estis malriĉiĝinta pro sia ege malpia kaj malvirta konduto.

Iom post iom la kastelo ruiniĝis, ĝis restis nur amaso da ŝtona rubo.

Sed ĉiun nokton antaŭ  la festo de la Sankta Johano ĝi leviĝas denove en iama brila pompo.

Tiam oni aŭdas de  tre malproksime la ludon de kordinstrumentoj kaj ĝojkrian kantegon.

Oni rakontas, ke dum ĉi tiu nokto ne malmultaj pokaloj da vino estas ĝisgrunde eltrinkataj far la tie kunsidantaj kavaliroj.

Sed ho ve al la mortidevulo, kiu proksimiĝas en tiu nokto al la kastelo! La fiaj fantomoj hantos kaj turmentos lin krudele.

 

Tion sciis memkompreneble ankaŭ riĉa kamparano, kiu vivis en Ottendorf. Oni timegis lin pro lia malica karaktero. Neniu suferis longe restadi ĉe li, nek servisto nek servistino.

Kiam li iun tagon antaŭ la Johanofesto revenis hejmen post la peniga kampolaboro, li ege soifis. Krome li eksentis la subitan emon iom ŝerce petoladi, kaj pro

tio li ordonis al juna servistino, ke ŝi iru al la Grafe alportonte de tie kruĉon de vino. La junulino devenis el malproksima vilaĝo kaj pro tio sciis nenion pri la fantoma kastelo

dum la nokto de la Sankta Johano. Do ŝi fideme ekiris por plenumi la deziron de sia mastro.

 

La suno estis jam subirinta kaj malheliĝis, kiam ŝi forlasis la bienon. Ĝuste en tiu momento ŝi ekvidis de malproksime pompan kastelon, kaj belega muziko prisorĉis ŝiajn orelojn.

Ŝi unue malrapidigis pro surprizo siajn paŝojn, sed tiam ankoraŭ nenion suspektante aliris la kastelan pordegon kaj frapis kontraŭ ĝi.

Malrapide ovriĝis la granda ferogarnita pordo kaj maljuna viro en ege olda kostumo irigis ŝin enen.

Kun eksterordinare alta kaj strange sonanta voĉo li diris: „Mi scias, pro kio Vi venis. Jen la vino! Sed via mastro ne avidos ĝin duan fojon.

“ La stranga oldulo transdonis al ŝi bunte brilantan, bone ŝlifitan pokalon, en kiu la vino orkolore brilegis.

Nur nun ĉioĉi al la servistino ŝajnis hanta. Ŝi kaptis haste la pokalon kaj rapide forlasis la makabran lokon. Hejmenkurante la manoj tremis al ŝi tiom,

ke ŝi elverŝis preskaŭ la duonon da la vino. „Jen via vino,“ ŝi akravoĉe kriis renkonte al la kamparano ĵetante sin senspire en lian ĉambron, „kaj vi ne avidu ĝin duan fojon!“

Aŭdante tiujn vortojn la mastro iĝis kadavre pala, kolapsis teren kaj mortis en la sama minuto.

 

La precioza pokalo, en kiu la orkolore brilanta vino estis alportita el la fantoma kastelo, ekzistas ĝis nun – diras la homoj.

Ĝi memorigas la Ottendorfanojn pri la bakanalio dum la nokto de la Sankta Johano kaj pri la peka facilanimeco de la kamparano.

 

Tradukis: Brunhilde Lorenz, Siegbert Herrgesell kaj Armin Grötzner