Joĉjo kaj Grenjo

 

Ĉerande de grandega arbaro loĝis povra lignohakisto kun sia edzino kaj du infanoj; la knabo nomiĝis Joĉjo kaj la knabino Grenjo.Ili havis malmulton por manĝi, kaj kiam venis periodo de altaj prezoj, la patro ne plu sukcesis akiri la ĉiutagan panon. Kiam li nun iun vesperon cerbumante maltrankvile ruliĝadis en la lito, li sopiris kaj diris al sia edzino: "Kian estontecon ni havos? Kiamaniere ni sukcesos nutri niajn mizerajn infanojn? Ni jam havas nenion por ni mem." "Aŭskultu, karulo," respondis la virino, "morgaŭ ni konduku frumatene la infanojn en la arbaron, tien, kie ĝi estas la plej densa: Tie ni ekbruligos fajron por ili kaj donos al ambaŭ ankoraŭ pecon da pano. Poste ni eklaboros kaj lasos ilin solaj. Ili ne plu trovos la vojon hejmen, kaj sen ili ni estos liberaj." "Ne, edzino," diris la viro, "mi ne faros tion; lasi miajn infanojn solaj en la arbaro, tio rompus mian koron; la ferocaj bestoj baldaŭ venus kaj vorus ilin." "Ho, vi stultulo," ŝi diris, "tiam ni ĉiuj kvar devos morti pro malsato, vi jam devas raboti la bredojn por la ĉerkoj", kaj ŝi ne lasis lin trankvila, ĝis li konsentis. "Tamen mi kompatas ilin", diris la viro.

Ankaŭ la du infanoj ne povis ekdormi pro malsato, kaj pro tio ili aŭdis, kion la duonpatrino estis diranta al la patro. Grenjo verŝis amarajn larmojn kaj diris al Joĉjo: "Nun ni perdiĝas." "Silentu, Grenjo," diris Joĉjo, "ne afliktiĝu, mi ja helpos nin." Kaj kiam la plenkreskuloj estis ekdormintaj, li ekstaris, surmetis sian jaketon, malfermis la suban pordoklapon kaj kaŝiris eksteren. La luno brilis hele, kaj la blankaj silikaj ŝtonoj aspektis klaraj kiel bacoj. Joĉjo kliniĝis kaj metis en sian jakpoŝon tiom, kiom eblis. Poste li reiris kaj diris al Grenjo: "Estu trankvila, kara fratineto kaj ekdormu kviete, Dio ne forlasos nin," kaj ree enlitiĝis.

 

 

Kaj kiam la tago ekkomencis ankoraŭ antaŭ la sunleviĝo, la virino jam venis kaj vekis ambaŭ infanojn. "Ekstaru, pigruloj, ni volas iri en la arbaron por preni lignon!" Tiam ŝi donis al ili pecon da pano dirante: "Jen vi havas ion por tagmanĝi, sed ne formanĝu ĝin antaŭe, vi ne ricevos ion plian." Grenjo metis la panon sub la antaŭtukon, ĉar Joĉjo havis ja la ŝtonojn en la poŝoj. Poste ili ĉiuj survojiĝis ek al la arbaro. Post mallonga tempo Joĉjo haltis kaj rerigardis al la domo farante tion ĉiam denove. La patro diris: "Joĉjo, kial vi gapas postrestante, atentu kaj ne forgesu viajn gambojn." "Ho, paĉjo," diris Joĉjo, "mi okulumas al mia blanka kateto, ĝi sidas sur la tegmento kaj volas adiaŭi min." La virino diris: "Stultulo, tio ne estas via kateto, estas la matena suno, kiu brilas sur la kamentubon." Sed Joĉjo ja ne estis rigardinta al la kateto, li estis ĵetinta ĉiufoje brilan silikŝtonon el sia poŝo sur la vojon.

Kiam ili estis alvenintaj en la mezo de la arbaro, la patro diris: "Nun kolektu lignon, miaj infanoj, mi intencas fari fajron, por ke vi ne sentu malvarmon!" Joĉjo kaj Grenjo kunportis sekajn branĉetojn ĝis la alteco de malgranda monto. La branĉetaro estis ekbruligata, kaj kiam la flamo brulis sufiĉe alten, la virino diris: "Nun ekkuŝu ĉe la fajro, infanoj, kaj ripozu iom, ni iros en la arbaron kaj hakos lignon. Kiam ni estos finintaj, ni revenos kaj kunprenos vin."

Joĉjo kaj Grenjo sidis ĉe la fajro, kaj kiam venis la tagmezo, ĉiu manĝis peceton da pano. Kaj ĉar ili aŭdis la frapojn de hakilo, ili kredis, ke la patro estas proksime. Sed ne estis la hakilo, estis branĉo, kiun li estis liginta al iu seka arbo kaj kiun la vento batadis tien kaj reen. Kaj kiam ili estis sidintaj longtempe, iliaj okuloj fermiĝis pro laceco kaj ili ekdormis profunde. Kiam ili finfine vekiĝis, jam estis malluma nokto. Grenjo ekplorante diris: "Kiamaniere ni nun eliru el la arbaro?" Sed Joĉjo konsolis ŝin: "Atendu iomete, ĝis la luno leviĝos, poste ni certe trovos la vojon." Kaj kiam la plena luno estis ascendinta, Joĉjo prenis sian fratineton ĉemane kaj sekvis la silikŝtonojn, kiuj brilis kiel nove stampitaj bacoj kaj montris al ili la vojon. Ili marŝis dum la tuta nokto kaj venis, kiam tagiĝis, al sia gepatra domo. Ili frapis al la pordo, kaj kiam la virino ĝin malfermis, kaj vidis, ke estas Joĉjo kaj Grenjo, ŝi diris: "Vi misaj infanoj, kial vi dormis tiel longe en la arbaro, ni kredis, ke vi tute ne intencis reveni." Sed la patro ĝojis, ĉar li estis afliktita, ke li estis lasinta ilin tiel solaj.

 

 

Post ne longa tempo ĉie regis denove mizero, kaj la infanoj aŭdis, ke la patrino dum la nokto en la lito parolis al la patro: "Denove ĉio estas formanĝita, ni havas ankoraŭ duonan bulon da pano, poste la kanto finiĝos. La infanoj malaperu, ni konduku ilin pli profunden en la arbaron, por ke ili ne plu trovu la revojojn; alimaniere ne estos iu savo por ni." La viro kortuŝite pensis: „Estus pli bone, se ni dispartigus la lastan panpecon kun niaj infanoj." Sed la virino akceptis nenion, kion li diris, insultis lin kaj faris riproĉojn al li. Kiu diris A, devas ankaŭ diri B, kaj ĉar li estis cedinta la unuan fojon, li devis fari tion saman ankaŭ la duan fojon.

Sed la infanoj ankoraŭ ne dormis kaj estis aŭdintaj la interparoladon. Kiam la gepatroj dormis, Joĉjo denove ekstaris kun la intenco eliri kaj kolekti silikŝtonojn kiel je la lasta fojo. Sed la virino estis ferminta la pordon, kaj Joĉjo ne povis iri eksteren. Sed li konsolis sian fratineton dirante: "Ne ploru, Grenjo, dormu trankvile, la kara Dio certe helpos nin."

Frumatene venis la virino kaj pelis la infanojn el la lito. Ili ricevis pecon da pano, estante ankoraŭ pli eta ol lastfoje. Survoje al la arbaro Joĉjo dispecetigis ĝin en la poŝo, ofte li staris senmove kaj ĵetis peceton surteren. "Joĉjo, kial vi staras tie kaj rigardas reen?" diris la patro, "iru plue!" "Mi rigardas al mia kolumbeto. Ĝi sidas sur la tegmento kaj volas adiaŭi min," respondis Joĉjo. "Stultulo," diris la virino, "tio ne estas via kolumbeto, estas la matena suno, kiu brilas supre sur la kamenon." Sed Joĉjo ĵetis iom post iom ĉiujn pecetojn sur la vojon.

La virino kondukis la infanojn pli kaj profunden en la arbaron, kie ili ĝis nun neniam estis estintaj. Tiam denove estis ekflamigata granda fajro, kaj la patrino diris: "Restu ĉi tie sidante, infanoj, kaj se vi estas lacaj, vi povas iomete dormi; ni iros en la arbaron kaj hakos lignon, kaj vespere, kiam ni estos finintaj, ni venos kaj kunprenos vin." Kiam estis tagmezo, Grenjo dividis sian panon kun Joĉjo, kiu sian parton estis disseminta sur la vojon. Tiam ili ekdormis, kaj la vespero preterpasis, sed neniu venis al la mizeraj infanoj. Ili vekiĝis nur en la senluma nokto, kaj Joĉjo konsolis sian fratineton dirante: "Atendu, Grenjo, ĝis la luno leviĝos; tiam ni vidos la panpecetojn, kiujn mi estas disĵetinta; ili montros al ni la vojon hejmen." Kiam aperis la luno, ili ekiris, sed ne plu trovis iujn ajn panerojn, ĉar la miloj da birdoj, kiuj flugas tra la arbaro kaj super la kampoj, tiuj estis forpikintaj ilin. Joĉjo diris al Grenjo: "Certe ni trovos la vojon," sed ili ne trovis ĝin. Ili marŝis la tutan nokton kaj ankoraŭ unu tagon de matene ĝis vespere, sed ili ne sukcesis eliri el la arbaro, kaj estis ege malsataj, ĉar ili havis nur kelkajn berojn, kiuj kreskis sur la tero. Kaj ĉar ili estis tiel lacaj, ke la gamboj preskaŭ ne plu povis porti ilin, ili ekkuŝis sub iu arbo kaj ekdormis.

 

 

Nun estis jam la tria mateno, ek de kiam ili estis forlasintaj la domon de sia patro. Ili denove ekmarŝis, sed eniĝis pli kaj pli en la arbaron, kaj se ne baldaŭ venus helpon, ili devus morti pro malsato. Kiam estis tagmezo, ili vidis belan neĝoblankan birdeton sidantan sur branĉo, kiu pepkantis tiel bele, ke ili aŭskultante ekstaris. Kaj kiam ĝi estis fininta, ĝi svingis siajn flugilojn kaj flugis antaŭ ili, kaj ili sekvis ĝin ĝis ili venis al dometo, sur kies tegmenton ĝi eksidis. Kiam ili alproksimiĝis, ili rimarkis, ke la dometo estis konstruita per pano kaj kovrita per mielkukoj; sed la fenestroj konsistis el blanka zukero. "Jen ni volas komenci," diris Joĉjo, "kaj preni benitan manĝaĵon. Mi volas manĝi pecon da tegmento, Grenjo, vi rajtas gustumi de la fenestro, ĝi gustas dolĉe." Joĉjo etendis la manojn alten kaj derompis iom da tegmento por pruvi, kiel ĝi gustas, kaj Grenjo apudiĝis al la fenestraj vitroj kaj mordetis ilin. Tiam sonis fajna voĉo el la ĉambro:

"Kraka, kraka et´,

ĉu falas la domet´?"

La infanoj respondis:

"Nur blovas la ventet´,

do restas la domet´!"

kaj plumanĝis sen lasi sin ĝeni. Joĉjo, al kiu bongustis treege la tegmento, deŝiris grandan pecon de ĝi, kaj Grenjo elrompis tutan rondan fenestrodiskon kaj eksidis frandante ĝin.

 

 

Ĉimomente aperiĝis la pordo kaj elvenis ŝanceliĝe kaduka virino apoganta sur lambastono. Joĉjo kaj Grenjo tiel ege ektimis, ke ili lasis fali, kion ili tenis enmane. La oldulino skuis la kapon kaj diris: "Aĥ, karaj infanoj, kiu gvidis vin ĉi tien? Eniru nur kaj restu ĉe mi, nenia malbono okazos al vi." Ŝi prenis ambaŭ ĉe la manoj kaj kondukis ilin en sian dometon. Tie estis surtabligata delikata manĝaĵo, lakto kaj krespoj kun zukero, pomoj kaj nuksoj. Poste du belaj litetoj estis blanke tegataj, kaj Joĉjo kaj Grenjo enlitiĝis pensante esti en la ĉielo.

 

 

La oldulino estis nur pretekstinta sin tiel afabla, sed ŝi estis malica sorĉistino, kiu gvatis infanojn. Ŝi estis konstruinta la pandometon nur por allogi ilin. Kiam iu venis en sian potencon, ŝi mortigis lin, kuiris kaj manĝis lin, kaj tio estis por ŝi festotago. La sorĉistinoj havas ruĝajn okulojn kaj ne disponas pri granda vidpovo. Sed ili posedas fajnan flarsenson kiel la bestoj kaj sentas alvenantajn homojn. Kiam Joĉjo kaj Grenjo alproksimiĝis, ŝi ridis malice kaj diris sarkasme: "Tiujn mi kaptos, ili ne plu eskapu al mi!" Frumatene, antaŭ ol la infanoj vekiĝis, ŝi jam ellitiĝis, kaj kiam ŝi vidis ambaŭ tiel aminde kuŝantajn kun la rondaj, ruĝaj vangoj, ŝi murmuris por si mem: "Tio iĝos bona mordaĵo." Tiam ŝi kaptis Joĉjon per sia magra mano kaj portis lin en malgrandan kaĝon kaj enŝlosis lin per kradopordo, li kriu tiel laŭte kiel li volus. Poste ŝi iris al Grenjo, skue vekis ŝin kriante: "Ekstaru, pigrulino, alportu akvon kaj kuiru ion bonan por via frato, tiu sidas ekstere en la stalo por grasiĝi. Kiam li estos grasa, mi intencas manĝi lin." Grenjo komencis singulte plori, sed vane, ŝi devis fari, kion postulis la malbona sorĉistino.

 

Nun estis kuirata por la malfeliĉa Joĉjo la plej bona manĝo, sed Grenjo ricevis nenion alian ol kankroŝelojn. Ĉiun matenon la maljunulino kaŝiris al la staleto kaj vokis: "Joĉjo, elŝovu vian fingron, por ke mi sentu, ĉu vi baldaŭ estos grasa." Sed Joĉjo elŝovis al ŝi osteton, kaj la oldulino, kiu havis malklarajn okulojn, ne povis vidi ĝin, kaj kredis, ke estas la fingro de Joĉjo, kaj ŝi miris, ke li tute ne grasiĝas. Post kvar semajnoj Joĉjo ankoraŭ ĉiam restis maldika, tiam venkis ŝin la malpacienco, kaj ŝi ne plu volis atendi. "He vi Grenjo", ŝi vokis al la knabino, "estu vigla kaj alportu akvon. Ĉu Joĉjo estas grasa aŭ magra, morgaŭ mi deziras buĉi kaj kuiri lin." Aĥ, kiel lamentis la malfeliĉa fratineto, kiam ŝi devis alporti la akvon, kaj kiel fluis la larmoj el ŝiaj vangoj! "Kara Dio, helpu min do", ŝi kriis, "ho, se la sovaĵaj bestoj estus vorintaj min en la arbaro, tiel ni estus mortitaj kune." "Lasu vian kriaĉadon", diris la oldulino, "nenio helpas al vi."

 

Frumatene Grenjo devis leviĝi, pendigi la kaldronon kun akvo kaj ekbruligi la fajron. "Antaŭe mi volas baki", diris la maljunulino, mi jam ekhejtis la bakfornon kaj knedis la paston!" Ŝi puŝis la mizeran Grenjon eksteren al la bakforno, el kiu jam elflamis la fajro. "Rampu enen", diris la sorĉistino, "kaj vidu, ĉu estas ĝuste hejtite, por ke mi povu enmeti la panon." Kaj kiam Grenjo enestus, ŝi volis fermi la fornon, kaj Grenjo en ĝi devus rosti. Tiam ŝi deziris manĝi ankaŭ ŝin. Sed Grenjo rimarkis, kion ŝi intencis, kaj diris: "Mi ne scias, kiamaniere mi ĝin faru; kiel mi sukcesu eniri tien?" "Stulta anserino", diris la oldulino, "la aperturo estas ja sufiĉe granda. Vidu, mi mem povus rampi enen." Ŝi allamis kaj metis la kapon en la bakfornon. Tiam Grenjo puŝis ŝin tiel, ke ŝi profunden avancis. Poste la knabino fermis la feran klapon riglante ĝin. Ho, jen ŝi komencis hurli terurege. Sed Grenjo forkuris, kaj la malpia sorĉistino devis mizere forbruli.

 

Grenjo kuregis rekte al Joĉjo, malfermis ties staleton kaj vokis: "Joĉjo, ni estas savitaj. La fia sorĉistino estas morta." Tiam Joĉjo elsaltis kiel birdo el la kaĝo, kiam estas malfermata la pordo al ĝi. Ili ĝojis, brakumis sin, ĉirkaŭsaltadis kaj kisis unu la alian. Kaj ĉar ne plu necesis timi, ili eniris la sorĉistinan domon; jen staris en ĉiuj anguloj kestoj plenaj da perloj kaj gemoj. "Tiuj estas ankoraŭ pli bonaj ol silikŝtonoj", diris Joĉjo, kaj metis en siajn poŝojn kiom ajn. Grenjo diris: "Ankaŭ mi volas ion porti hejmen," kaj ŝi plenigis sian antaŭtuketon. "Sed nun ni forfuĝu," diris Joĉjo," por ke ni elvenu el la sorĉita arbaro!"

 

Sed kiam ili estis marŝintaj kelkajn horojn, ili atingis larĝan akvon. "Ni ne povas transiĝi," diris Joĉjo, "mi ne vidas nek etan nek grandan ponton." "Ĉi tie ankaŭ ne trafikas iu ŝipeto," respondis Grenjo, "sed jen naĝas blanka anaso; se mi petas tiun ĉi, ĝi portos transen nin." Tiam ŝi vokis:

"Anaseto, anaseto

ĉi tie staras Grenjo kaj Joĉjo,

nek eta nek granda ponto;

prenu nin sur vian blankan dorson."

 

 

La anaseto alproksimiĝis kaj Joĉjo eksidis sur ĝin kaj petis sian fratineton eksidi ĉe si. "Ne," respondis Grenjo, "nia pezo lacigos la anaseton. Ĝi transportu nin unu post la alian al la alia bordo." Tion faris la brava besteto. Kaj estinte feliĉe sur la alia flanko, la arbaro ŝajnis al ili pli kaj pli familiara kaj finfine ili ekvidis de malproksime la domon de sia patro. Tiam ili ekkuris, ĵetis sin en la ĉambron kaj brakumis sian patron. La viro ne havis iun gajan momenton, ek de kiam li estis lasinta la infanojn en la arbaro. Sed la edzino estis mortinta. Grenjo malplenigis sian antaŭtuketon tiel, ke la perloj kaj gemoj ĉirkaŭsaltadis en la ĉambro, kaj Joĉjo el sia poŝo alĵetis manplenon post la alia. Tiam ĉiuj zorgoj trovis finon kaj ili kunvivis en granda ĝojo.

 

Mia fabelo finiĝis,

tie kuras muso.

Kiu kaptos ĝin

rajtas fari el ĝi grandan peltĉapon.

 

 

Tradukis el la fabelaro de la fratoj Grimm:

Esperanto-Grupo

Kronach

2010