Ingo Cesaro: 

 

 

SEN FLUGILOJ

senflugile ili soras

antaŭ niaj okuloj

tra la aero

tiel ke spektante

ni preskaŭ svenas

 

multoj asertas

anĝeloj ne bezonas flugilojn

flugiloj perturbas

lezojn ili suferas

se entute

nur ĉe la flugiloj

 

daŭris jarcentojn

ĝis ili lernis

vivi sen flugiloj

nur kun la doloro

ĉe la rando de la neekzistantaj

iel tutproksima

malsenteble lontana

 

estas pli facile por ili

sen flugiloj

sed multe pli grave

suferi je tiu lontana

sed tiel proksima doloro

sen flugiloj

 

                                                           

Tradukis el la germana:  Armin Grötzner