Ingo Cesaro: 

 

 

STRINGADO

 

ĉe gluecaj muŝkaptiloj

elvolvitaj en ĉambroj kaj staloj

pendas sennombraj muŝoj

neeskapeble glufermitaj

 

anĝelo

laca pro la longa flugo

kaptiĝas

malforte movante la flugilojn

implikiĝas

ke li fine

por eskapi

devas postlasi siajn flugilojn

 

la kurta raporto

en la loka gazeto

allogis dum semajnoj sciavidulojn

kiuj plenŝtopis la alirstratojn

malgraŭ trafikregulado

far policistoj

 

aliaj anĝeloj

petataj pri helpo

ne trovis okazon

nerimarkite

liberigi el la stringado

per la gluecaj ruloj

la postlasitajn flugilojn

 

                                                           

esperantigis:  Armin Grötzner

 

Komentario rimarko de la tradukinto:

 

Eble la supra poemo povus ŝajni por unu aŭ alia tro „moderna“. – Sed unue Ingo Cesaro estas konata pro la ofte iom groteskaj bildoj de siaj poeziaj imagoj.

Kaj: Pensu je la vorto „anĝelo“ eble al idealismaj revoj – kaj ĉu tiu de nia Zamenhof ne estas ankaŭ tia? –  kaj Vi certe vidos, ke la poeto tre trafe priskribas la malfacilan situacion  en mondo, kiu prijuĝas sin mem kiel „realisma“.