Günter Grass

(* 1927, germana aŭtoro, literatur-nobelpremio 1999):

 

 

Lanta valso

 

 

Se mi baze de propra opinio kaj apogita sur spertoj, kiujn mi ne povis eviti, decidis raporti al la legantaro de la „Matena Poŝto“ ne tiom multe pri la t.n. danclerneja proceso, sed plie pri la rolo, kiun mi estis devigata ludi en tiu afero, mi petas, ke oni kredu al mi: mi tute ne intencas ĉian sensacion; pli ĝuste estas mia volo – kiel antaŭ la tribunalo – konsideri la faktojn kaj nenion alian ol la faktojn. Rilate al mia persono estu klarige dirata: Mi estas fraŭlo, meztridekjarulo, komerca dungito, mi ŝatas la vojaĝadon kaj la societemon. Por tiu mia – kiel oni koncedos – natura bezono, serĉi la interparoladon kaj la renkontadon kun homoj, mi devis pagi altan prezon.

Komence de la pasinta jaro frapis min venantan de la Halenlago-ponto la unuan fojon la lumigitaj fenestroj de la danclernejo Lagodny. Mi ne estis la unusola, kiu haltis kaj observis la monotonajn movojn de la danclernantoj. Junaj paroj, eĉ hejmmastrinoj ekipitaj kun butikumaj saketoj restis starantaj. Ofte la spektantoj komentis kun rido aŭ eĉ ridklukante  la ceremonion, kiu sen aŭdebla muziko efikis  komike. Ne, neniuj baletantoj en nigraj trikotaĵoj, sed t.n. salondancantoj alproprigis al si malantaŭ la grandaj fenestroj de la danclernejo Lagodny la pli malpli komplikajn paŝojn de la tango, de la lanta valso kaj la viena valso, la fokstroton kaj la modernajn dancojn kiel rumbon, rok-en-rolon kaj – laŭ dezire de kelkaj junaj paroj – la plej diversajn manierojn kaj variaĵojn de la mododanco tvisto, eĉ la sufiĉe ridindan letkison.

Mi devas koncedi, ke la uniformaj movoj, mi volas diri la unuanimeco kaj la sindonemo de la danclernantoj plenigis min, la surstratan spektanton, pli kaj pli per la deziro, ke mi rajtu partopreni. Tio ja estis verŝajne la varbanta, iom altrudiĝema celo de tiu larĝa, per nenia kurteno ŝirmita fenestra fronto de la danclernejo Lagodny. (Hodiaŭ mi demandas min, ĉu tia ekshibicionismo estus permesata varbmetodo; sed tiutempe mi ne havis skrupulojn.)

Postkiam mi estis spektinta tri- aŭ kvarfoje de ekstere kaj sendevolige, mi serĉis la interparolon, petis aliĝilon, mi konvinkiĝis pri la tute senriproĉaj negocaj metodoj – eĉ asekuro kontraŭ akcidentoj dum la danclernado estis entenata – kaj enskribis min en kurson por progresintoj, ĉar la fundamentoj de la salondancado estis al mi ankoraŭ konataj.

Sinjorino Lagodny faciligis al ĉiuj komencantoj, sekve ankaŭ al mi, venki la unuajn inhibiciojn: nedeviga sinprezentado vidalvide de la lede la leĝera duoncirklo de la danclernantoj sen la neeviteblaj manpremoj; fraŭlino Zwoidrack estis al mi aparte rekomendata kun kelkaj ŝercvortoj; krome endoma koktelejo, ĉe kiu oni servis refreŝigajn sed senalkoholajn trinkaĵojn, helpis nodi unuajn kontaktojn.

Krom kun fraŭlino Zwoidrack mi tiriĝis en la interparolon  kun fraŭlino Rudorff kaj ties partnero, fraŭlo Wörllein. Tie, ĉe la koktelejo dum mallongaj dancpaŭzoj, kaj nur ĉe la koktelejo – ĉar neniam ni renkontiĝis private – oni babilis kiel kutime kaj, kiam mi rememoras, plejofte pri bagatelaĵoj. Porferiaj planoj estis diskutataj. Fraŭlino Rudorff sukcesis tute fidinde rakonti pri sia vojaĝo al Irlando. Kiel naiva kaj sprite senkonvencia sonis, kion raportis al ni fraŭlino Zwoidrack pri siaj obstakle malhelpataj skiplezuroj dum la vintroferio en Hahnenklee. Oni povus nombradi anekdotojn kaj ĉarmajn petolaĵojn; sed tiuj instrukcioj ankoraŭ raportendaj estis neniam sciigataj al mi ĉe la koktelejo. Kaj ankaŭ sinjorino Logodny, kiu okaze kaj prefere dum la preteriro ĉe la koktelejo interŝanĝis vortojn kun ni, restis – kion mi deziras emfazi – ĉiam afable distancema.

Ĉiam, kiam mi reviziis ĉiujn kaj eĉ la plej banalajn situaciojn kiel mian memoron, instrukcioj estas donitaj al mi nur unufoje: je la antaŭvespero de la 12-a al la 13-a de marto kaj verdire dum iu pli longa kelkfoje interrompita paŝekzerco por la lanta valso, kiu nomiĝas ankaŭ angla valso. La ekzerco antaŭvidis, ke ni pokaze laŭ certa signo de sinjorino Logodny ŝanĝu la partneron respektive la partnerinon. Dum la ne facila ekzerco – la lanta valso atingas preskaŭ la komplikecon de la klasika tango – mi ricevis ĉiujn instruojn rekte de fraŭlino Rudorff. Tiel mi povis maksimume supozi, ke sinjoro Wörlein, kiu antaŭe plenumis  la paŝerzercojn laŭvice kun fraŭlino Rudorff, devis esti la fonto de la instrukcioj. Rilate al sinjorino Lagodni mi rememoras nur diraĵojn, kiuj povis esti senpere komprenataj lige kun la ekzercodanco – temis pri Ramona – do nurajn paŝkorektadojn. Jam la unua ŝanĝo de la partneroj – mi dancis antaŭe, kaj verdire senvorte atente, kun fraŭlino Zwoidrack – kunigis min kun fraŭlino Rudorff. Post kelkaj paŝoj ŝi diris sen demeti tiun ĉe la lanta valso preskribitan distancitan pozicion: „Hodiaŭ, la dudektrian horon kaj dekdu.“ Al mia, kiel oni kredu, perpleksa redemando mi ne ricevis respondon. La tuj poste sekvanta partnerŝanĝo – fraŭlino Seifert – forprenis de mi ĉian eblecon resti persista. La pli poste okazinta rekonstruado de la dancekzerco pruvis, ke fraŭlino Rudorff, kiu antaŭe estis dancinta kun sinjoro Wörlein, nur post sesfoja ŝanĝo trovis la okazon doni al mi la duan instrukcion: „Hodiaŭ, la dudektrian horon kaj dekdu, ĉeangule Lietzenburger-Bleibtreu-strato, restu en la aŭto.“ Ke mi ŝoforis la markon Prinz, ŝi estis verŝajne eksciinta dum la, kiel mi denove emfazas, bagatelaj babiladoj ĉe la koktelejo. La tria instrukcio ripetis la unuan kaj duan kaj enhavis la aldonaĵon: „Estingu precize je la dudektria  kaj sepdek trifoje la parkadlumojn en la ritmo de la lanta valso kaj eniru denove.“ Pliaj instrukcioj ne estis donitaj al mi. Krome mi estis rezigninta pri redemandado. Povas esti, ke ia certa imperativa sono modulis la normale demandece knabinan voĉon de fraŭlino Rudorff kaj mutigis min.

Ankaŭ kiam preskaŭ je la dudekdua horo la dancinstruo estis finita, kaj mia volo denove estis firmiĝinta, mi ne sukcesis ricevi klarigon far fraŭlino Rudorff. La kutima kaoso kaj interparolado, en kiun min envolvis, kiel mi devas supozi, intence unue fraŭlino Zwoidrack kaj poste krome sinjoro Wörlein, forprenis de mi la eblecon, ricevi klarigon.

La tempon ek de la dudekdua ĝis mallonge antaŭ la dudektria horo mi pasigis ĉe la Halenlago-ponto en la en la knejpo Bärenbaŭde trinkante du glasojn da biero. Tie mi estis sola kun mia situacio. Mi devintus decidi. Anstataŭ devii romantike kaj ne malsimila al aduleskanto, mi devintus postuli de la kelnero paperon kaj skribilon, certigante podetale la suspekton. Konforme al mia aĝo kiel sperta viro mi devintus agi konsultante la policon. Anstataŭ de tiu decido, kiun mi tiam tro rapide nomis pli ol hasta kaj ne lasis efektiviĝi, mi estis sufiĉe stulta por subaŭskulti el la instrukcioj de fraŭlino Rudorff, kiuj en la knejpo Bärenbaŭde ankoraŭ rezonis, la unusignifan postulon al iu eta galanta aventuro. Mi pagis ekspekteme. Ĉar eble nenio alia ol mia scivolo kaj mia senzorgeco instigis min parki mian Prinz-on la 12-an de marto je la dudektria horo kaj dekdu ĉe la angulo Lietzenburger-Bleibtreu-strato. Gaje koncentrita kaj laŭdeva kiel skolto, sekve minutprecize mi donis la ordonitajn lumsignalojn laŭ la preskribita ritmo. Por poste atendi dudek minutojn aŭ pli longe, je kio?

Baldaŭ mi havis sufiĉe da kaŭzo por bedaŭri, esti envolvita tiamaniere en abomenindan murdatencon. Mia naiveco permesis, ke mi ene de komplika mekanismo, kiun mi ĝis hodiaŭ estas ne plene kompreninta, povis esti misuzata kiel radeto, kaj mi devas konfesi ne malgrava radeto. Eĉ kiam mi eksciis el ĉi tiu kaj aliaj gazetoj, ke reto de agentoj devas esti preparinta la atencon per eksplodaĵo, ankaŭ kiam mi trovis menciitan inter la brutalaj akompanaj cirkonstancoj la momenton de la krimo, la „dudektrian horon kaj deksep“, krome la indikon , ke temis pri tri en regula tempodiferenco okazintaj eksplodoj, mi ankoraŭ ne supozis konekson kun la de mi plenumitaj instrukcioj. Sed kiam esploradoj de la „Morgenpost“ malkovris la politikajn fonojn de la murdatako, kiam estis raportate pri anonimaj telefonalvokoj, kiuj ĉiam post la monotone parolata anonco „Ramona salutigas“ sekvigis kelktakte la samnoman anglan valson, kiam mia memoro, subite heligita, rememoris pri koktelejaj babiladoj en la danclernejo Lagodny, dum kiuj Wörlein, la Zwoidrack, sed ankaŭ fraŭlino Rudorff estis malŝate juĝintaj la Springer-gazetaron kaj la viktimon de sia planita atenco, kiam mi devis kompreni, ke iu radikala, eble komunista roto de agentoj estis farinta min la senvola instrumento de sia atako kontraŭ demokratio kaj libera vorto, mi deklaris min, preta al depozicio, antaŭ la polico.

 

Tradukis el la germana:   Gosbert Gehlert, Armin Grötzner, Sigbert Herrgesell kajBrunhilde Lorenz

 

Kopirajto eldonigis ekskluzive por la publikigo ĉe la interreta loko de la Kronaĥa Esperanto-rondo!!

Copyright ausschließlich für Veröffentlichung auf der Homepage des Kronacher Arbeitskreises Esperanto!!

„Langsamer Walzer“
aus: Günter Grass: Gedichte und Kurzprosa

(Werkausgabe, Band 1)

herausgegeben von Volker Neuhaus u. Daniela Hermes

© Steidl Verlag, Göttingen 1997/2002