Esperantoparolataj Gastoj el Rumanio kaj Ĉeĥio vizitis Nurenbergon
je la 25.07.2000
Membroj de la Esperanto-Grupo
de Nurenbergo akceptis
la 25.07.2000 gesamideanojn, kiujn gastigis dum unu
semajno la iama Esperanto-Grupo de Forĥhejm (Supra Frankonio).
Je la 09.42 horo la tiama prezidantino de
la Esperanto-Grupo Nurenberga Anny Hartwig kaj Frank Kasper
renkontis la gastojn ĉe
la perono post la alveno el Forĥhejm.
Poste ni renkontis
kun s-ino Zeilinger kaj aliaj klubanj sur la ligna ponteto
al la metiista korto.
Ekde
la 10.00 horo ĝis la 12.00 horo sinjorino Zeilinger faris la
unuan parton de la
urbgvidado. La
grupo trairis al Königstrato
preter ĝis Mauthalle (iama grenejo) – Pregejo St.
Lorenz – (rigardado) preter al Domo Nassauer – Ĉef-foiro –
Preĝejo de Nia Sinjorino
– Bela Puto – malnova Urbodomo – Preĝejo St. Sebald – Domo
Albrecht Dürer – de tie al la Imperiestra kastelo –
Urbhistoria muzeo (domo Fembo) kaj ree al la ĉef-foiro.
|
|
|
|
|
|
Je
la 12.00 horo ni rigardis moviĝantajn figurojn
“Männleinlaufen” je la ĉef-foiro.
Poste ni tagmanĝis en restoracio
„Bratwurst Röslein“.
Ni daŭrigis la
urbgvidadon al la
direkto Preĝejo
St. Sebald kaj
al la memortabulo
de Leopold Einstein, preter al la vizito de la Ludilmuzeo.
De
tie ni reiris
al la ĉef-foiro.
|
|
|
Ekde 16.00 horo ĝis
16.30 horo ni partoprenis rondveturadon tra la malnova urbo
per speciala trajneto
|
|
|
Komuna renkontiĝo
estis je la 18.30 horo apud la dika turo ("Königstorturm")
ĉe la enirejo al la metiista korto.
|
|
Kelkaj
de la gastoj ankoraŭ vizitis
en la metiista korto etan ekspozicion pri la produktado de
skribiloj.
Je la 18.50 horo
niaj gastoj reveturis
al Forĥhejm aŭ
Erlangen.
Almenaŭ mi travivis
agrablegan tagon kaj uzis la okazon praktiki babilinte la
internacian lingvon Esperanton
Tiun paĝon ellaboris
Frank Kasper
Nurenbergo, la
25.07.2000 kaj la 20.04.2019