NEKROLOGO pri Hugo Röllinger

 

(01.08.1905 – 21.05.2001)

 

 

Hugo Röllinger forpasis

Nia fame konata samideano Hugo Röllinger (1905-2001) subite mortis la 21-an de majo en Bad Kissingen. Sia forpaso trafis min persone profunde. En tiu ĉi jaro ni  kelkfoje parolis unu kun la alia telefone. Mi intencis kaj deziris viziti lin, Ĉar li volis montri al mi siajn verkojn kaj mi ne konis lin persone, sed nur laŭnome. Ĉiam ni devis prokrasti la planitan viziton pro sanaj kaŭzoj. Lastfoje ni interkonsentis, ke mi veturu en la dua duono de majo al Bad Kissingen. Sed la sorto kontraŭstaris. Mi ege bedaŭras tiun cirkonstancon!

Hugo Röllinger havis nur 16 jarojn kiam li GEA-membriĝis.Li iĝis tre fidela membro de la Esperanto-movado kaj li estis laŭ la vivojaroj kaj laŭ la jaroj de la membreco la plej maljuna ano en la Germana Esperanto-Asocio.En tiu ĉi jaro li estus ricevonta specialan honorigon flanke de GEA, kies honora membro li estis ek de 1992. Li estis UEA-membro kaj dum multaj jaroj UEA-delegito. Ankaŭ UEA faris lin honora membro. Kompreneble li ankaŭ estis BELO-membro. En 1911 Zamenhof estis en

Bad Kissingen pro sanaj kaŭzoj, li vizitis la kuracbanejon. Nia amiko Röllinger havis la okazon renkonti lin kaj tiu evento certe estis grava mejloŝtono en la vivo de Hugo Röllinger. La 27-an de januaro 1949 fondiĝis Esperantogrupo en Bad Kissingen. Estro de la grupo iĝis kaj estis ĝis nun Hugo Röllinger.

Dum jaroj li klopodis, ke en Bad Kissingen strato aŭ placo ricevu la nomon „Zamenhof“ aŭ „Esperanto“. En 1992 la urbo plenumis tiun deziron.

De UEA li transprenis en 1964 liston kun 210 objektoj, kiuj havas la nomon „Zamenhof“ aŭ „Esperanto“. La daŭrigo de tiu listo iĝis sia plej konata vivoverko („Monumente pri Esperanto“). Tiun taskon, kiun li propravole transprenis, li plenumis dediĉe. Tiu mondvasta listo kun stratoj, placoj, domoj ktp., kiuj havas rilaton al Zamenhof aŭ Esperanto, nun havas ĉirkaŭ 1300 enskribojn en pli ol 60 landoj de la kvin kontinentoj.

Hugo Röllinger faris multajn studvojaĝojn kaj verkis ĉirkaŭ 20 plej interesajn lumbildprelegojn pri diversaj temoj, kaj nome en germana aŭ Esperanta lingvoj. Tiuj vojaĝoj kaj prelegoj estis kaŭzo inviti lin al kongresoj aŭ seminarioj kiel preleganto.

Nia amiko Hugo Röllinger gajnis multajn meritojn por nia Esperanto-movado kaj tiuj meritoj estas kaj estos neforgeseblaj! Ili restos en nia memoro. Ni ŝuldas dankon al li.

La funebran ceremonion partoprenis kelkaj lingvoamikoj, inter ili ankaŭ Anny Hartwig. Mi parolis la honorigan nekrologon nome de UEA, GEA kaj BELO, menciante la agadojn kaj meritojn de nia mortinta amiko.

 

Kara samideano Hugo Röllinger, ripozu en paco!

 

 

 

 

 

 

Tiun nekrologon ellaboris

 

Gosbert Gehlert

 

Bad Kissingen, la 29.05.2001

 

Reen al la indekspaĝo pri nekrologoj por mortintaj bavaraj Esperantistoj