NEKROLOGO pri Hermann Schmid

 

* 25.05.1922

† 23.02.2011

 

La honora prezidanto kaj kunfondinto de Bavara Esperanto-Ligo, Hermann Schmid, forpasis post longa malsano la 23-an de februaro en aŭgsburga malsanulejo.

 

En la kadro de BELO-Ligotago en Aŭgsburgo la 21-an de majo okazos digna memoriga ceremonieto.

 

Laŭ lia heredaĵadministranto Michael Scherm li postlasis sian kadavron al institucio por medicina esplorado, do ne okazos entombigo.

 

Schmid aktiviĝis en Aŭgsburgo en 1960 kaj partoprenis la ĝemeliĝon inter Aŭgsburgo kaj Bourges en 1967. Jam samjare  li inicis Bavaran Esperanto-renkontiĝon. De 1968 – 1980 li estis prezidanto de la loka Esperanto-Grupo.

 

Li inicis kaj gvidis multajn eventojn en Aŭgsburgo:

 

tri  internaciajn SAT-Kongresojn:

1971 (34-a), 1977 (50-a), 1997 (70-a)

unu unusemajnan Germanan Esperanto-Ekspozicion (1978)

inaŭguron de Dr.-Ludwig-Zamenhof-Straße en Aŭgsburgo (1978)

tri naciajn Germanajn Esperanto-Kongresojn:

1978 (56-a), 1985 (63-a), 1992 (74-a)

unu nacian Germanan Pliaĝulan Kongreson: 1992

unu internacian UEA-Kongreson: 1985 (70-a), krome blindulan kaj

ekumenan kongresojn

unu seminarion de GEJ: 1980

 

Li estis ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio kaj Ĉefdelegito de UEA por Germanujo, delegito de UEA por Aŭgsburgo kaj membro de la aŭgsburga ekzamena komisiono de Germana Esperanto-Instituto. Li estiĝis honora membro kaj de Germana Esperanto-Asocio kaj de Esperanto-Lingvoklubo Aŭgsburgo.

 

La du plej signifaj agoj de Hermann Schmid estis:

 

1e: la 70-a UEA-Kongreso en Aŭgsburgo, 1985, kun 2311 partoprenantoj el ĉirkaŭ 58 landoj

 

2e: la kunfando de Nord- kaj Sudbavara Esperanto-Ligoj al Bavara Esperanto-Ligo (BELO) en Aŭgsburgo, 1976, kies prezidanto li estis ĝis 1998.

 

La supra nombro da aranĝoj evidentigas ke tiuj Esperantistoj, kiuj estis ofte trafataj per la ambicio de tia laboriga agemulo, estis kelkfoje malpli entuziasmaj ol li kaj la profitantoj de lia aktiveco pri la abundo da eventoj.

 

Tamen ni ĉiuj nun adiaŭu Hermann Schmid kun jen pardono, jen danko.

 

Li ripozu en paco.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Tiun nekrologon ellaboris

 

Ĝeraldo kaj Steffi Tucker

 

Aŭgsburgo, la 01.03.2011

 

Reen al la indekspaĝo pri nekrologoj por mortintaj bavaraj Esperantistoj