NEKROLOGO pri Josef Weidacher

 

(24.06.1920 – 08.07.2000)

 

 

Je 8a de julio 2000 mortis la honora membro kaj iama vicprezidanto de la Esperanto-Klubo Munkeno Josef Weidacher 80jaraĝa. Jam 1951 li komencis kun Esperanto kaj lernis siatempe ĉe S-ro Hauzeneder en la fervojista loka grupo. Per Josef Weidacher forpasas tre granda aktivulo de la 70a.j kaj 80aj jaroj.

Jam komence de la 70aj jaroj li aktvis kiel distrikta estro de la GEFA-grupo Munkeno. En 1975/76 li aranĝis ekspoziciojn en Holzkirchner Bahnhof. Pere de tiu ekspozicio mi konatiĝis kun la lingvo. Plej granda aranĝo de li estis la ekspozicioj en Muzeo pri etnografîo (Völkerkundemuseum) en Munkeno. Sur 200 kvadrataj metroj ni povis siatempe ekspozicii. La materialon plej parte li prizorgis helpis ankaŭ siatempe iomete Günter Conrad. Plia ekspozicio estis la ekspozicio "Esperanto kaj la laborista movado" en sindikata domo en Schwanthalerstrato. Krome li aktivis en la fervojista loka grupo kaj helpis ĉe multaj inforimaj aranĝoj. Plurvoje li aranĝis la Inteniacian Skisemajnon de la Fervojistoj. Ankaŭ per etaj skeĉoj en Esperanto li amuzis la grupvesperojn.

Ĉe la entombiga ceremonia merkrede 12a de julio en "Ostfriedhof" ĉeestis ankaŭ multaj membroj de la Munkena grupo kaj ankaŭ membro de BELO de ekstere.

 

 

 

 

 

Tiun nekrologon ellaboris

 

Fritz Hilpert

 

Munkeno, la 13.07.2000

 

Reen al la indekspaĝo pri nekrologoj por mortintaj bavaraj Esperantistoj