NEKROLOGO pri Margarete Schmid

 

(29.09.1925 – 22.11.2000)

 

 

En la fruo de la 22-a de novembro 2000, eĉ ne du monatojn post sia 75-a naskiĝtago, forpasis en la hejma lito Margarete Schmid, honora membro kaj de GEA kaj de BELO. La emerita fervoja sekretariino lernis Esperanton en la jaro 1947 en kurso gvidita de Ludwig Goppel, frato de la iama bavara ministro-prezidanto Alfons Goppel, kaj poste fariĝis delegito de UEA por sia naskiĝurbo Regensburg. Tiun oficon ŝi plenumis ĝis 1970, kiam ŝi transloĝiĝis al Augsburg, kie ŝi ekaktivis en la loka grupo.
En 1960 la tiama f-ino Kammerer estis konatiĝinta dum Esperanto-ekzameno en München kun Hermann Schmid, al kiu ŝi edziniĝis en 1966. Krom sia aktiveco kiel sekretariino de Esperanto-Grupo Augsburg, ŝi subtenegis sian edzon ĉe preskaŭ senfina serio de Esperanto-Kongresoj kaj aliaj Esperanto-aranĝoj, kulminiĝinta sed ne finiĝinta per la Universala Kongreso de Esperanto dum la 2000-jara jubileo de la urbo Augsburg en 1985.
Ankaŭ en la historio de Bavara Esperanto-Ligo (BELO), unu el kies fondomembroj estis Margarete Schmid, ŝi ludis gravegan rolon. Dum jaroj sekretariino de la Ligo, ŝi kunredaktis ĝian Bultenon kaj zorgis pri ĝia aspekto.
Eĉ en Germana Esperanto-Instituto Margarete Schmid servis ĉirkaŭ 20 jarojn kiel membro de la loka ekzamena komisiono de Augsburg.
Loke "Grenjo", kiel ŝin nomis la edzo kaj geamikoj, riĉigis ekzemple la Zamenhofajn Festojn, per kulturaj kontribuoj, kiel "Zauberlehrling" en Esperanto, la altgermana lingvo kaj la ŝvaba dialekto, kiun ŝi kiel orientbavarino tamen majstre imitis.
Kiel BELO-prezidanto Gosbert Gehlert skribis, "Ŝia laboro por Esperanto kaj por BELO estas nepagebla!" Mi volas aldoni ke al ni ĉiuj mankos ŝia personeco: modesta, kapabla, lojala, boneca ŝi restu en nia memoro.
La sekvoj de kolapso de balkono sur kiu ŝi troviĝis en la aĝo de dek jaroj kaŭzis al ŝi multajn dolorojn kaj operaciojn, la astmo ŝian transiron en alian mondon.
Nun Grenjo havas - kaj havu - la merititan pacon!

 

 

 

 

 

 

 

 

Tiun nekrologon ellaboris

 

Ĝeraldo Tucker

 

Aŭgsburgo, la 02.12.2000

 

Reen al la indekspaĝo pri nekrologoj por mortintaj bavaraj Esperantistoj